Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto) Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto)

Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov (Romantraduko al Esperanto‪)‬

    • S/ 27.90
    • S/ 27.90

Descripción editorial

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio (klaŭdjo) Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa traduko de Giulio Cappa:

En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojaĝas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disĉiplo omaĝas preskaŭ forgesitan majstron. La titolo de la projekto, Unutema rapsodio, reeĥas unu el la plej tipaj komponaĵoj de Dvoinikov. Infanaĝon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senreviĝo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankaŭ sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo. Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo – kaj la kunvivadon inter kunuloj.

Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, Neĝo, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas ĝia unua traduko.

GÉNERO
Ficción y literatura
PUBLICADO
2020
12 de abril
IDIOMA
EO
Esperanto
EXTENSIÓN
255
Páginas
EDITORIAL
Mondial
VENTAS
Draft2Digital, LLC
TAMAÑO
4.3
MB

Más libros de Claudio Morandini

La conca buia La conca buia
2023
Snow, Dog, Foot Snow, Dog, Foot
2020
Prendi la DeLorean e scappa Prendi la DeLorean e scappa
2015
Stor(i)e di Torino Stor(i)e di Torino
2014