Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto) Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)

Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto‪)‬

    • $6.99
    • $6.99

Publisher Description

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49
Mondliteraturo en Esperanto

Tradukis: Gerrit Berveling.
Kun enkonduko de Probal Dasgupta.

Traduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de fami­lianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura "aĵo", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...

Louis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Neder­landa literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon.

En la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la roma­noj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro.
La tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus: Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis ori­ginalajn poem­arojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plu­rajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling.

GENRE
Fiction & Literature
RELEASED
2013
November 19
LANGUAGE
EO
Esperanto
LENGTH
334
Pages
PUBLISHER
Mondial
SELLER
Draft2Digital, LLC
SIZE
1.6
MB

More Books by Louis Couperus

The Twilight of the Souls The Twilight of the Souls
1923
The Hidden Force The Hidden Force
1923
Eline Vere Eline Vere
1923
Footsteps of Fate Footsteps of Fate
1923
Noodlot Noodlot
1923
Dr. Adriaan Dr. Adriaan
1923